Krakova Societo ESPERANTO

estas asocio de Esperantistoj en la unu el la plej belaj urboj en Eǔropo kaj Pollando. Membroj de la societo kunvenas ĉiuĵaǔde inter 16 - 18 horo en la Kulturcentro de PODGÓRZE ĉe strato Sokolska 13, ĉambro 5b sur teretaĝo.kiu troviĝas ĉe tramhaltejo Korona, proksime al ponto super la rivero Wisla El urbocentro eblas veni tien per tramo n-ro 8, 10 aǔ 13. La oficiala organo de Krakova Societo Esperanto estas „Apudvistula Bulteno”, eldonata regule. Krakova Societo ESPERANTO kunlaboras kun la Rondo de Esperantistoj en apudkrakova urbo Krzeszowice. La cefa evento de la loka movado estas „Esperantaj Tagoj de Krakovo”, organizata komence de junio, akompane al la urba festado nomata „Tagoj de Krakovo”, kiu okazas pro datreveno de lokigo de la grandurbo.

Krakova Societo-ESPERANTO estis fondita fine de majo 1906, prezidis ĝin d-ro Antoni Schudmak. Asociigis pli ol 50 membrojn. En marto 1907 Krakova Societo- ESPERANTO estis oficiale registrita. En 1912 okazis en Krakovo la 8-a Universala Kongreso , kiun partoprenis d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof. La prezidanto de LKK estis prof. d-ro Odo Bujwid, la gvidanto de KSE. Post la I-a mondmilito, en 13.02.1919 KS-E estis restarigita, oni elektis la novan estraron kun prof. Odo Bujwid kiel prezidanto. En 1924 la Estraro de KS-E elektis prof. Bronisław Kuhl kiel novan prezidanton, sed en 1927 prof. d-ro Odo Bujwid estis reelektita.

01-08.08. 1931 okazis en Krakovo longe atendata 23-a UNIVERSALA KONGRESO, en kies organizado la tuta krakova esperantistaro kaj ĉefe KSE-anoj ege kontribuis. Mankas informoj pri esperantista movado dum la II-a mondmilito kaj okupado de Pollando. Post 1945 okazis kelkajn spontanajn provojn renovi esperantan vivon, sed la esperantista movado estis denove paralizita por kelkaj longaj jaroj. De 1957 la krakova esperantistaro agis en Krakova Filio de AEP kaj poste en Pola Esperanto Asocio sub gvidado de Stanisław Świstak. En 24.03.1995 okazis ĝenerala kunveno celanta oficialigi denove la organizaĵon Krakova Societo- ESPERANTO. Oni elektis novan estraron kaj prezidantinon Danuta Rymar. KSE tiam nombris 118 membrojn. En 1997 oni elektis Lidia Ligęza. Ŝi estas filologino, dum longaj jaroj vic-direktorino de Stanisław Wyspiański Muzeo, verkistino, poetino kaj tradukantino de literaturo. En 2006 jaro oni feste solenis la centjarigon de la Societo. Inter novelektitaj en 2023 estraranoj estas prof. Włodzimierz Opoka, kiu de multaj jaroj agas pri Esperanto kaj medicino gvidante polan filion de Universala Medicina Esperanto-Asocio kaj kunlaborante kun KSE.

Jen mallonga filmo pri la urbo Krakovo kaj pri loka esperantistaro (klaku ligilon) kreita de pluraj samideanoj enkadre de la filmkonkurso "Mia Asocio, Mia Urbo" de Universala Esperanto-Asocio.  

 
Vi povas sendi mesaĝon al KSE uzante jenan formularon:
-
Via nomo *
Via retpoŝtadreso
Mesaĝo *