Apudvistula Bulteno -Arkivoj
 

No.14 (60) / 2003  enhavas 5 raportojn pri diversaj esperantaj kongresoj. Renata Wolska raportas pri jubilea XXV-a Ĉebalta Esperantista Printempo kiu okazis dum la tagoj 17-25. 06 en Mielno, Grażyna Porada pri Olŝtinaj Eseranto-aranĝoj 2003, Dorota Szczygieł pri Junulara Kongreso en Lesjöfors (Svedio), Grażyna Maszczyńska-Góra pri 88-a Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo (Svedio), kaj Lidia Ligęza pri La XVI-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Rimini (Italio). Poemo estas "Pośród niesnased Pan Bóg uderza...." (Inter kvereloj sonas hodiaǔ.....) tradukita de Lidia Ligęza.

 

No.13 (59) / 2003 enhavas raporton de Janina Stefaniak pri la urbo Olsztyn, informon pri la laǔvica XXI-a j Esperantaj Tagoj en Krakovo, kaj la kvaran parton de "Klaĉe pri Krakovo" de Lidia Ligęza. La poemo sur  la unua paĝo estas "Momento", "La progreso de la civilizo" kaj "Hajkoj" verkitaj de Rejna de Jong (Nederlando), el volumeto "Divershumore", Glasgow 1980. 

 

No.12 (58) / 2003 enhavas raporton de Eugeniusz Rybarczyk pri la 39a BET, kiu okazis en la urbo Tartu (Estonio) kun 80 partoprenantoj el 8 landoj ĉirkaǔ Balta Maro. La raporto estas pri la kongreso kaj la historio kaj vidindaĵoj de la urbo Tartu. "Klaĉe pri Krakovo" de Lidia Ligęza jam estas en sia tria parto. Krome troviĝas anonco pri la Esperanto-kurso por komencantoj kiu komenciĝis de oktobro, kaj la programo de la renkontiĝoj septembre kaj oktobre 2003j. La poemo sur  la unua paĝo estas "Colas Breugnon", verkita de Jerzy Libert, tradukita Esperanten de la profesia poetino Lidia Ligęza.

 

No.11 (57) / 2003 anoncas vin tristan forpason de nia samidianino, pedagogino kaj eksprezidantino de E-Sekcio de KIK (Klubo de Intelektularo Katolika) en Krakovo, mag. Maria TOWPASZ. Rememore al ŝi Marian Kostecki skribas pri ŝia vivo, kiun ŝi dediĉis al instruado de esperanto kaj katolikaj agadoj por Esperantistoj. Krome estas la dua parto de "Klaĉe pri krakovo" de Lidia Ligęza, kaj poemoj "Pan Jezus niewierzących" (Sinjoro Jesuo de nekredantoj) kaj "Pociecha" (Konsolo), verkitaj de pola poeto Jan Twardowski, kaj tradukitaj Esperanten de Bogusław Sobol.

 

No.10 (56) / 2003  enhavas raporton pri la ĉi-somera Esperanta Rondo en Krzeszowice, kiu estis organizita sabate kaj dimanĉe (21-22. 06. 2003) de niaj karaj samidianoj Anna kaj Andrzej Kołpanowicz. Krome troviĝas raporteto de Jósef Klimczyk, pri la ĉi-jara pilgrimo al sanktejo de la Dia Mizerikordo en Krakovo-Łagiewniki. De ĉi tiu numero komenciĝis serio "Klaĉe pri Krakovo" de Lidia Ligęza. La poemoj estas "Valo de la Reĝoj" kaj "La sankta rivero" el ciklo "Vojaĝoj", tradukitaj de Lidia Ligęza.

 

No.9 (55) / 2003  enhavas raporton de Esperanta Printempo, kiu okazis de 28.04 ĝis 4.05 en sudpollanda kurorto Krynica. La raporton skribis Janina Stefaniak. Vi ankaǔ povas legi artikolojn de nia sperta kronikisto Marian Kostecki, de Johana el Nigra Vilaĝo kaj leteron de samideano el Danlando. La poemoj estas "Ciotki" (Onklinoj) kaj "Miłość" (Amo) de fama pola poetino Maria Pawlikowska-Jasnorzewska, tradukitaj de Lidia Ligęza.

 

No.8 (54) / 2003 raportas, ke nia juna klubano Igor Wasilewski geedziĝis kun Esperantistino el Japanio Saĉiko Hirata. Sekvas raportoj "Koruso KAMEA eĥis maje -2003" de Marian Kostecki pri maja spektaklo de Esperanta Teatra Sceno ARENO, kaj "Ĉio komenciĝis en Międzygórze" de Lidia Ligęza. La poemoj estas "Duope" de hungara poeto Kolomano Kalocsay (1891-1976), kaj "Peza Vino" de ĉeĥa poetino Eli Urbanova (1922-). 

 

No.7 (53) / 2003  Krystyna Perčić raportas pri la aprila spektaklo de Esperanta Teatra Sceno ARENO. "Malhela anguleto" estas impreso de Andrzej Kołpanowicz pri la artikolo "La artikolo la", kiu aperis en la 2a numero de Pola Esperantisto kaj temas pri la unusola artikolo la, kiun Esperanto havas. Kaj psikologino Dorota Szczygieł donas artikolon "Koloroj de internoj", skribitan de psikologiaj vidpunktoj pri kolorigado de ejojn de la domo kaj trajtoj de kolorj rilate al ejoj. La poemo estas "Epigramoj" de Bogusław Sobol. 

 

reen